Samseksemo en Ugando

Situo de Ugando

La gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj (GLAToj) en Ugando havas neniujn specifajn leĝajn protektojn. Aktivuloj taksis en 2007, ke la Uganda GLATa komunumo konsistas el 500,000 homoj.[1]

Samseksemaj agoj fare de viroj kaj virinoj estas kontraŭleĝaj. Laŭ la Punkodo, "korpa kontakto kontraŭ la ordo de la naturo" (angle: "carnal knowledge against the order of nature") inter du viroj altiras potencialan punon de dumviva malliberigo.

Laŭ la internacia enketo Pew Global Attitudes Project de 2007, 96 procentoj de la Uganda loĝantaro kredas, ke samseksemo estas vivmaniero, kiun la socio ne devus akcepti. Tio estis la kvina plej alta indico de neakcepto en la 45 landoj, en kiuj la enketo realigiĝis.[2][3] Tamen, alia enketo farita en 2010 rivelis, ke 11 procentoj de la Ugandanoj konsideras samsekseman konduton, kiel morale akceptebla. Inter aliaj membroj de la Orient-Afrika Komunumo, nur 1 procento en Tanzanio, 4 procentoj en Ruando kaj 1 procento en Kenjo samopiniis. (Oni ne enketis en Burundo.)[4]

En novembro de 2012, la parolanto de la Uganda Parlamento promesis aprobi reviziitan kontraŭsamseksemecan leĝprojekton, postulontan pli severajn punojn kontraŭ suspektitaj samseksemuloj kaj iu ajn, kiu ne plenumos sian devon denunci ilin al aŭtoritatoj, inkluzive longatempan malliberigon kaj la mortpunon por recidivuloj.

  1. "Ugandans hold anti-gay sex rally", BBC News, 21 aŭgusto 2007, alirita 12 decembro 2012
  2. La nombro de plenkreskuloj (ĉiuj almenaŭ 18-jaraĝaj) enketitaj en Ugando estis 1,122, kun marĝeno de eraro de 3 percentoj kaj fidnivelo de 95 procentoj.
  3. "Pew Global Attitudes Project", (paĝoj 35, 85 kaj 117). Arkivita el la originalo je 2010-02-14. Alirita 2015-08-12.
  4. "Tolerance and Tension: Islam and Christianity in Sub-Saharan Africa", The Pew Forum on Religion & Public Life, Pew Research Center, Appendix D: Topline: Questionnaire and Survey Results, question 85, paĝo 276, 15 aprilo 2010. Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2015-08-12.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy